2010-01-06
La 5-an de januaro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, refutis en Pekino la aserton, elmetitan en la brita ĵurnalo “The Guardian”, ke "Ĉinio kaŭzis disfalon de la monda ekonomio".
La artikolo publikigita antaŭ nelonge en “The Guardian” asertas, ke iuj ekonomikistoj opinias, ke la leviĝo de la ĉina ekonomio kaŭzis disfalon de la monda ekonomio de 2007 ĝis 2009; kaj la artikolo diras, ĉu la ĉina ekonomio povos sukcese kunfandiĝi en la mondan ekonomion, tio decidos sukceson aŭ malsukceson de la monda ekonomio.
Jiang Yu emfazis, ke ĉiaokaze la ĉina ekonomio jam profunde kunfandiĝis en la tutgloban ekonomion, kaj Ĉinio faris sian kontribuon por disvolviĝo de la monda ekonomio. Ĉinio, kiel devohava membro de la internacia socio, daŭre plifortigos kunlaboron kun diversaj landoj kaj faros sian kontribuon por daŭrigebla disvolviĝo de la monda ekonomio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|