La 6-an de januaro ĉina ekspedicio de stacio Kunlun atingis glacikupolon A, kulmino de la kontinenta glacikrusto en Antarkto, altan je 4093 metroj super marnivelo, post 20-taga malfacia vojaĝo. Ĝi estis la dua fojo por tio, ke la ĉinaj esplorantoj atingis la glacikupolon post finkonstruado de la ĉina stacio Kunlun en Antarkto en la 27-a de januaro 2009.