2010-01-11
Tradicio estas kaj la ĉefa forto kaj la ĉefa malforto de UEA, opinias Mark Fettes, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano, kaj okaze de elektiĝo pretas konsideri postenon ankaŭ en la venonta estraro de la asocio. La komitato en sia nuna formo ne povas aktive influi la direkton de UEA, li opinias. "Ĝi estas tro granda, ĝiaj anoj estas tro hazarde elektitaj, ilin kunligas maltro da komunaj ideoj, kaj la komunikado lamas", li konstatas. Por korekti la situacion, necesus, laŭ li, krei novan gvidorganon, pli vastan ol la nunan estraron, sed pli celorientitan kaj laborkapablan ol la nunan komitaton. Similajn problemojn li vidas ankaŭ en la funkciado de la estraro, kiun li spertis de proksime kaj kiel redaktoro de la revuo de UEA kaj kiel estrarano.
Mark Fettes estas civitano de kvar landoj (Britio, Usono, Novzelando, Kanado), nuntempe loĝas en Vankuvero, Kanado, kie li estas asista profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser. Li havas multjaran sperton en la internacia Esperanto-movado, i.a. kiel LKK-ano de la 69-a UK (1984), redaktoro de la revuo Esperanto (1986-1992), estrarano de UEA (1992-1998), kaj unu el la gvidantoj de Esperanta Studa Fonduso (1995 ĝis nun). En 1996 li verkis la Manifeston de Prago.
el Libera Folio
Redaktorino: Chen Ji |