Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉeftero de Ĉinio firme oponas kontraŭ armilovendo de ĉiu ajn lando al Taiwan
2010-01-13

 

    La 13-an de januaro en Pekino, Yang Yi, proparolanto de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub ĉina Ŝtata Konsilantaro, reasertis, ke estas konstanta kaj klara la starpunkto, ke la ĉeftero de Ĉinio firme oponas kontraŭ armilovendo de ĉiu ajn lando al Taiwan.

 

    Usono deklaris baldaŭ vendi "patriotan" misildefendan sistemon kaj aliajn armilojn al Taiwan. Pri tio ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj Ministerio de Nacidefendo esprimis firman oponon en pluraj scenoj, kaj samtage Yang Yi reasertis la saman starpunkton kaj esperas, ke Usono observos spiriton kaj principon de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono kaj prudente traktos problemojn rilatajn al Taiwan.

 

el CRIonline

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng