Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia socio etendis la manojn al sisme trafita Haitio
2010-01-20

 

    La internacia socio humanisme etendis la manojn al Haitio post kiam tie okazis 7. 3-grada tertremo.

 

    La 14-an de januaro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke nuntempe en Haitio pli ol 3 mil packonservantoj de UN faras patrolon ĉefe por glatigi humanisman savadon. Li diris ankaŭ, ke la tertremo estas katastrofo por Haitio kaj UN, kaj savado alfrontas seriozajn defiojn, sed li aprobas la postsisman reagon de la internacia socio.

 

    Usona savtaĉmento vastigis savadsferon en la 14-a de januaro. Usona prezidento Barack Obama tiutage proklamis, ke Usono liveros al Haitio helpon de 100 milionoj da usonaj dolaroj; kaj la usona armeo deklaris, ke 2 200 usonaj marinfanterianoj alvenos al Haitio por fari savadon, protekti socian ordon kaj disdoni materialojn. Ankaŭ pli ol duono de usona militŝiparo partoprenos en la savado.

 

    Ankaŭ rapide sin disvolvas eŭropa savado. Komisiono de EU liveris al Haitio la unuan urĝan kapitalon je 3 milionoj da eŭroj. Krome, Britio, Hispanio kaj Nederlando respektive liveris diversajn helpojn. Samtempe kuracaj grupoj kaj savtaĉmentoj ekspeditaj de Belgio, Britio, Francio, Islando, Luksemburgio kaj Nederlando alvenis al Haitio. Agas ankaŭ aliaj eŭropaj landoj. Svisa savtaĉmento konsistanta el 6 homoj jam atingis. Krome, Rusio ekspedis 3 aviadilojn al Haitio por transporti savantojn, kuracantojn, flegistojn, nutraĵojn, medikamentojn kaj aliajn materialojn.

 

    La 14-an de januaro, latinamerikaj kaj karibaj landoj fortigis helpon al Haitio. Tiutage, dominika prezidentejo proklamis, ke Dominika Respubliko simpligos formalaĵojn, tiamaniere haitiaj sisme trafitaj popolanoj povu rapide eniri en Dominikon kaj akiri necesajn savadon kaj helpon. Cetere, Dominiko ĉiutage liveros al sisme trafitaj homoj 310 mil porciojn da nutraĵoj. Kaj dominika prezidento Leonel Fernandez Reyna, tiutage eĉ flugis al Portoprinco kaj inspektis lokan sisman staton, celante prepari por futura rekonstruado. Samtage Kolombio ekspedis aviadilon al Haitio por helpi lokan postsisman savadon.

 

    Samtage la Internacia Ruĝkruca Federacio kaj Ruĝkrescenta Societo apelaciis, ke la publiko faru monkontribuon je 10 milionoj da usonaj dolaroj necesan por liveri al 20 mil plej serioze trafitaj familioj la plej fundamentan kuracon.

 

    Ĉina packonserva trupo, kiu plenumas taskon en Portoprinco, ĉefurbo de Haitio, tuj faris savadon post la tertremo. Krome, laŭ instrukcio de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ĉina internacia savtaĉmento atingis Portoprincon je la 16-a horo de la 14-a laŭ la pekina tempo kaj tuj komencis sian savadon. La savtaĉmento konsistanta el 68 homoj kunportis bezonatajn ekipaĵojn kaj pli ol 20 tunojn da materialoj. Post atingo de Portoprinco, la savtaĉmento, dividita en du grupojn, tuj urĝe iris al du cellokoj. La unua grupo rekte iris al falinta ĉefstabejo de Stabiliga Misio de UN en Haitio kaj faris savadon; dume la alia grupo kun materialoj venis al kazerno de ĉina packonserva trupo kaj faris bazlokan konstruadon. Kuraca grupo de la ĉina savtaĉmento starigis provizoran helpopunkton en haitia ĉefministrejo kaj savis lokajn popolanojn amasiĝintajn en la ĉefministrejo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng