Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio liveras urĝan helpon al sisme trafita Haitio
2010-01-20

 

    Posttagmeze de la 12-a de januaro okazis en Haitio 7.3-grada tertremo, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj kaj seriozan perdiĝon de propraĵoj. Ankaŭ 8 ĉinaj packonservantoj estis subterigitaj de disfalaj konstruaĵoj. Post la tertremo, ĉina packonserva trupo sendis homojn partopreni en savado kaj kontraŭepidemia preventado. Vespere de la 13-a de januaro ĉina internacia savtaĉmento forflugis de Pekino al Haitio.

 

    Laŭ informo, la savtaĉmento faris savadon ankaŭ en la forta sismo okazinta en ĉina sudokcidenta provinco Sichuan en 2008, kaj Haitio estas la plej fora celloko por la savtaĉmento post ĝia fondiĝo antaŭ 8 jaroj. Konsistanta el 68 homoj inkluzive de profesiaj savantoj, kuracantoj, flegistoj kaj sismaj specialistoj, la savtaĉmento kunportis dekkelkajn tunojn da materialoj kaj ekipaĵoj inkluzive de medikamentoj, nutraĵoj, trinkakvo kaj tendoj. Hou Shike, vicestro de la savtaĉmento, diris, ke post atingo de Haitio, la savtaĉmento ĉefe faros ĉelokan sukuradon.

 

    "Ĉi-foje ni elektis spertajn savantojn. Inter ili estas 15 kuracantoj. La savtaĉmento alportas ĉefe sukurajn ekipaĵojn. Antaŭ ĉio ni faros sukuradon al postvivantoj. Se la kondiĉoj permesos, ni transportos vunditojn al lokaj hospitaloj; se vunditoj estos en danĝera stato, ni ĉeloke faros sukuradon."

 

    Liu Yuchen, vicestro de la Ĉina Ŝtata Sisma Buroo, diris, ke la savtaĉmento estas sperta en multfoja savado en- kaj eksterlanda, kaj fariĝis la 12-a peztipa internacia savtaĉmento post ĵusa testado de UN. Li kredas, ke la savtaĉmento faros kontribuon por sisme trafita Haitio.

 

    Ĉe la sismo, en Haitio estis ĉina packonserva trupo kun pli ol 120 homoj, laborantoj de ĉinkapitalaj organizoj, ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj. Sciiĝinte pri la sismo, ĉinaj gvidantoj alte atentas ilian sekurecon, instrukciis koncernajn departementojn ĉiarimede savi subterigitojn kaj liveri al Haitio humanisman helpon.

 

    Informite pri la sismo, ankaŭ Ĉina Radio Internacia en la unua tempo ekspedis sian raportiston Guo Yuxiang. Laŭ lia raporto, ankoraŭ okazas postskuo de la tertremo, kaj la ĉina packonserva trupo sendis proksimume 50 homojn partopreni en savado.

 

    La Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj jam startigis urĝan organizon, strebas scii sekuran staton de ĉinoj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj laŭeble liveras al ili helpon.

 

    Nuntempe la ĉina packonserva trupo faras intensan interkonsiliĝon kun haitiaj koncernaj flankoj por ke la ĉina savtaĉmento povu glate fari savadon post atingo de Haitio.

 

    Krome, la Ruĝa Kruco de Ĉinio decidis liveri al Haitio urĝan humanisman monhelpon de miliono da usonaj dolaroj.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng