Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ban Ki-moon donis altan pritakson al ĉina internacia savtaĉmento
2010-01-21

 

    Je la 14-a de la 17-a de januaro laǔ la loka tempo Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, inspektis la falitan ĉefstabejon de la misio de UN al Haitio. Ban ricevis la flagon de UN malhisitan en la ĉefstabejo kaj vizitis la ĉelokajn savtaĉmentanojn el multaj landoj. Ban manpremis estron kaj vicestron de la ĉina internacia savtaĉmento kaj alte taksis la 60-horan kontinuan serĉadon kaj savadon de la ĉina internacia savtaĉmento. Li diris: "La forpaso de niaj speciala misiisto kaj oficistoj estas grava perdo de UN kaj la internacia socio. En la nomo de UN kaj la internacia socio mi dankas la ĉinan internacian savtaĉmenton, pro tio, ke ili je la unua tempo atingis Haition post la tertremo, faris serĉadon kaj savadon kaj trovis restaĵojn de misiisto kaj aliaj oficistoj, kaj mi dankas ilian penegan kaj brilan laboron."

 

    Je la 13-a horo de la 14-a de januaro la ĉina internacia savtaĉmento elvolvis savadon en la ĉefstabejo de UN. Kontraǔ la kondiĉoj de alta temperaturo de 35˚C, preskaǔ ĉesigita trafiko kaj komunikado, frakasa malleviĝo de la domego la taĉmento eklaboris. Ili venkis super laco post longdistanca flugado kaj diferenco de malsamaj tempozonoj, je tre malbona savkondiĉo rapide kolektiĝis en la difinita loko kaj trovis la restaĵojn de ok ĉinaj packonservantoj kaj kvar oficistoj de UN post 60-hora penado.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng