Okazis en Pekino funebra ceremonio por adiaŭi la 8 ĉinajn packonservajn policanojn
2010-01-21
Matene de la 20-a de januaro okazis en la halego de revoluciula tombejo Babaoshan en Pekino funebra ceremonio por adiaŭi la 8 ĉinajn packonservajn policanojn mortintajn en tertremo en Haitio. Ĝin ĉeestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kaj amaso da popolanoj el diversaj rondoj de la socio. Ili faris la lastan adiaŭon al la 8 policanoj.
La gvidantoj ankoraŭ salutis familianojn de la martiroj kaj konsolis ilin.