2010-01-21
La 20-an de januaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris en Pekino, ke Ĉinio subtenos plu kune kun la internacia socio la kontraŭsisman savadon kaj rekonstruon de Haitio.
Posttagmeze de tiu tago Hu Jintao faris interparolon kun aŭstria prezidento Heinz Fischer, vizitanta nun en Ĉinio. Heinz Fischer esprimis kondolencon kaj simpation al Ĉinio pro la forpaso de 8 ĉinaj packonservaj policanoj en la forta tertremo en Haitio. Hu Jintao diris, ke la 8 ĉinaj packonservaj policanoj estas eminentaj gefiloj de la ĉina popolo kaj lojalaj defendantoj de la monda paco, kaj la ĉina popolo profunde malĝojas pri ilia forpaso. Hu Jintao diris, ke estas neniu diplomatia rilato inter Ĉinio kaj Haitio, tamen pro la humanisma kaj internaciisma konsidero, Ĉinio sendis savtaĉmenton kaj liveris urĝajn helpojn al Haitio en la unua tempo post la tertremo; Ĉinio subtenos plu kune kun la internacia socio la kontraŭsisman savadon kaj rekonstruon de Haitio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|