2010-01-21
Ma diris, ke post la tertremo en Haitio la ĉina internacia savtaĉmento flugis al la trafita loko je la unua tempo kaj tuj komencis malfacilan kaj brilan savadon. Ili serĉadis kaj trovis ne nur la ok ĉinajn viktimojn, sed ankaǔ iujn oficistojn de UN kaj aliajn multajn homojn.
"Ni starigis kuracejon apud la ĉefministra palaco kaj kuracis ĉirkaǔ 200 lokanojn. Ni estas bonvenaj, kaj niaj agadoj estas sindonaj kaj nekritikeblaj," diris Ma, "Mi pensis, ke la riproĉo mem estas riproĉenda."
Ma diris, ke kiom longe la ĉina internacia savtaĉmento restos en Haitio kaj kiam revenos, ĉio dependas de la disvolvo de la situacio kaj la loka stato. La ĉina registaro daǔre donos helpon al la savtaĉmento por la laboro en Haitio."
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong |