2010-01-22
La 14-an horon de la 17-a laŭ la loka tempo, ĉina internacia savtaĉmento en Haitio sendis sian kurac-grupon al la kuracejo ĉe la oficejo de la ĉefministro de Haitio por kuraci vunditojn.
La vunditoj, subtenataj aŭ portataj de aliaj, venis al la kuracejo.
Pusis vundo de iu haitia virino, kiun tuj purigis kuracisto de ĉina savtaĉmento. Sep-jara knabo Jarko vundiĝis je piedo, ĉina kuracisto purigis kaj pansis lian pusantan vundon...
La ĉinaj kuracistoj estis tiel okupitaj, ke ili ne havis tempon eĉ por trinki akvon. Tio kortuŝis Helvey Dai, direktoron de la oficejo de haitia ĉefministro.
Li diris al raportisto de retejo Xinhua de Ĉinio, ke tuj post katastrofo la ĉina internacia savtaĉmento rapidis al Haitio. Per siaj medicinaĵoj kaj kuracado ili helpas la suferantojn. Li diris: “Estas laŭdinde, ke post la tertremo la ĉina savtaĉmento kunestas kun ni ĝis hodiaŭ, ili sendis kurac-grupon por helpi la vunditojn.”
Jessie Belerliv, ĝenerala kunordiganto de la savmaterialoj en ĉefministrejo de Haitio, diris al raportisto, ke la helpo de la ĉinaj registaro kaj popolo estas sinceraj kaj “Nome de la haitianoj mi dankas vin!”
el retejo Xinhua
Redaktoro: Liu Sigong |