2010-01-25 Provizora liberiĝo de mezaĝiĝanta juĝisto el la rutino de la ĉiutaga vivo iĝis centra temo en la festado de la Zamenhofa jubileo en Hispanio. La sennoma juĝisto en anonima metropolo de la antaŭmilita Eŭropo estas la ĉefpersono de la unua libroforme eldonita beletra traduko el Esperanto al la hispana. Informoj pri la traduko de la novelo de Ferenc Szilágyi aperis en pluraj hispaniaj eldonaĵoj en decembro kaj januaro. En intervjuo donita al Libera Folio la tradukinto Javier Guerrero rakontas, ke la publikeco estis rezulto de kampanjo, kiun entreprenis la eldonejo. Laŭ li, la traduko de la novelo al la hispana estas nur unua paŝo. "Sendube ekzistas multe da Esperantaj verkoj de granda literatura valoro", li konstatas.
Kontraste al la televido aŭ la reto, pri kiu Libera Folio jam informis , la atento de la hispanaj ĵurnaloj, kiuj informiĝis pri Esperanto, ke dum la lasta monato fokusiĝis ne specife al la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof aŭ la apero de la Esperanta flago en la ĉefpaĝo de Google, sed al vera novaĵo kiu surprizis eĉ la samlandan movadon mem, la unuafoja publikigo, fare de profesia eldonejo, minoritata sed prestiĝa, de literaturaĵo originale verkita en Esperanto, kun traduko al la hispana.
Temas pri La liberiĝo de la juĝisto, unu el la noveloj el la kolekto La granda aventuro de Ferenc Szilágyi, unue aperinta en la jaro 1945 en Svedio. (Dua eldono de la kolekto aperis en Budapeŝto en la jaro 1989.) Laŭ World Literature Today, ĝi estas unu el la plej bonaj noveloj verkitaj en Esperanto. La hispana traduko estis eldonita dulingve kun la titolo La liberación del juez ĉe la eldonejo Alpha Decay.
La informo pri la traduko estis disvastigita de la novaĵagentejo Europapress, kaj ĝin publikigis diversaj skribaj komunikiloj. La 15-an de decembro aperis intervjuo kun la tradukisto, Javier Guerrero, en La Vanguardia, ĉefa ĵurnalo de Barcelono, kaj kelkajn tagojn poste similajn raportojn publikigis la barcelonaj eldonoj de la du ĉefaj ĵurnaloj de Hispanio El País kaj El Mundo. Komence de januaro, kune kun fuŝa kaj relative malfavora artikolo pri inventitaj lingvoj, aperis nova informo pri la libro en la madrida ĵurnalo Público.
La atento de la gazetaro estis prava, ĉar envere temas pri la unua tiaspeca traduko el Esperanto en la hispanan. Tio povas surprizi multajn legantojn, sed kontrolo en la Enciklopedio pri originala literaturo en Esperanto , de Geoffrey Sutton, ebligas konstati ke, kontraste kun aliaj lingvaj tradicioj, apenaŭ ekzistis ĝis nun versioj de Esperantaj beletraĵoj en tiu lingvo.
La kreinto de la traduko, Javier Guerrero, estas profesia tradukisto el la angla al la hispana, kiu, malgraŭ sia kontakto kun Esperanto jam kiel adoleskulo, reaktiviĝis nur antaŭ mallonga tempo en la movado. Li ankaŭ havas ĉefe hispanlingvan blogon pri Esperanto http://enesperantujo.blogspot.com/.
(el Libera Folio)
Redaktorino: Chen Ji |