Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Semajnon post tertremo 69-jara virino estas elsavita el ruino
2010-01-25

La 69-jara virino trinkas akvon.

     En la 19-a de januaro, unu semajnon post la tertremo, savantoj elsavis kelkajn vunditojn el ruinoj.

 

    Meksikia savtaĉmento elsavis el ruino de preĝejo en Portoprinco 69-jaran virinon, kies koksa artiko elartikiĝis kaj kruro ostorompiĝis.

 

    "Mi sentas min bone," diris la virino kuŝanta sur lankovrilo. Ŝi rememoris: Kiam okazis la tertremo, ŝi havis renkontiĝon en la preĝejo kaj estis restigita en ruino. Ŝi parolis interrompe kun pastro en la ruino, kaj post kelkaj tagoj la pastro silentis. Ŝi nur atendadis senmove ĝis estis savita.(图1)

 

    Estas savitaj ankaŭ aliaj virinoj en falinta konstruaĵo de iu universitato. Noktomeze de la 19-a de januaro franca savtaĉmento savis viron ĉe falinta vendejo. La viro havas 26 jarojn. Kun rideto li kantis per mallaŭta voĉo, kiam oni elsavis lin.

 

    Laŭ konigo de la kunordiga departemento pri humanismaj aferoj de UN, ĝis la 20-a de januaro la internaciaj savtaĉmentoj jam elsavis 121 personojn el ruinoj.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng