2010-01-25
 |
La du prezidentoj interparolis aprile de 2009 |
La 24-an de januaro, rusa prezidento Dmitry Medvedev faris paroladon al raportistoj. Li diris, ke la intertraktado pri redukto de strategiaj ofensivaj armiloj inter Rusio kaj Usono iras glate, la du flankoj atingis interkonsenton ĉe 95-procentaj problemoj; sed Rusio certe elmetos problemon pri kontraŭmisila sistemo.
Dmitry Medvedev diris, ke li kaj prezidento Obama difinis la limon, trans kiun neniu el la du flankoj devas pasigi, krom tio Rusio certe elmetos problemon pri kontraŭmisila sistemo, ĉar se oni intertraktas nur pri ofensivaj nukleaj armiloj kaj ne pri kontraŭmisila sistemo, tio estas "insido". Sed en sia parolo Dmitry Medvedev esprimis, ke li mem estas optimisma pri tio, ke la du flankoj finfine atingos interkonsenton.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|