Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (I)
2010-01-26

    Michel Fontaine (Francio)

 

    La tutpaĝa artikolo de via revuo "Espero" multe interesis min... Kiel multaj landoj en la mondo, Ĉinio siaparte kontribuas al la tutmonda solidareco... eĉ plore suferante pri la morto de 8 el siaj infanoj... kiujn ankaŭ mi triste salutas.

 

    Homara solidareco estas solidareco... Doni 5 aŭ milionojn da juanoj apartenas al la sama solidareca movo... Ĉiu lando partoprenas laŭ sia koro, sed ankaŭ laŭ siaj vivrimedoj... Iĝinte unu el la plej riĉaj landoj en la mondo, akirinte sperton en la katastrofo de sia provinco Sichuan en majo 2008, al Ĉinio ne mankas solidareca koro kaj potencaj rimedoj...Via rubriko utile sciigas tion...

 

    Nijl Blonstein (UEA/UNO-reprezentanto)

 

    Dankon por via Esperant-lingva agado pri Haitio.

 

    WANG Minhao (Ĉinio)

 

    Kara redakcio de El Popola Ĉinio,

 

    Kun granda emocio mi legis viajn artikolojn en interreto pri lasta tertremo en Haitio. De la artikoloj mi pli multe scias per via Esperanta retejo lastajn informojn pri la tertremo kaj koncernajn agadojn faritajn de Ĉinio kaj la mondo.

 

    Mi admiras vin je la bone faritaj rubrikoj, kiuj ege interesas la legantojn. Mi estas tute kortiŝata pro 8 niaj forpasintaj packonservaj policanoj, kiuj certe kuraĝigas nin helpi aliajn.

 

    Koran dankon pro viaj ĝustatempaj raportoj kaj bonega redaktado!

 

(Redaktoro: Wang Lihua)

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng