Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la tertremo en Haitio (II)
2010-01-26

    Raymundo (Brazilo)

 

    Ĉiuj ni suferas pro la sufero de haitianoj, kaj ni jam sendis, sendas kaj sendos nutraĵojn, medikamentojn, kuracistojn, vestaĵojn, inĝenierojn, ktp.

 

    Ankaǔ ni bedaǔras pro la morto de miloj de haitianoj kaj aliaj eksterlandanoj kiuj helpis la loĝantarojn, inkluzive viajn samlandanojn. Sed tiel estas la vivo. Ekde la momento, ke mi sciis pri la katastrofo, mi preĝas por ĉiuj, la mortintoj kaj la postvivantoj. En Haitio pereis 21 brazilanoj, oficistoj, serĉantoj, soldatoj kaj civilanoj, kaj inter ili estis sinjorino Zilda Arns, kiu partoprenis en la civila organizaĵo kaj helpis infanojn kaj maljunulojn, tie kaj ĉi tie. Ĉi tie ni ne suferas tertremon. Ververe nia sufero estas pluvego kiu superbordigas la riverojn, eĉ ĝis 14 metroj sur la normala nivelo de riveroj; kaj pro tio de decembro ĝis nun jam mortis centoj da homoj kaj pli ol miloj restas sen aǔ eksterdome; ankaǔ ni suferas pro varmega vetero kiu atingas pli ol 40°C.

 

    Leopold Patek (Aǔstrio)

 

    Aǔstria Radio Televido montris jam la ĉerkojn de la 8 packonservaj policanoj, kiuj perdis sian vivon en la tertremo en Haitio, sed nun mi povas vidi sur via retejo ankaǔ la vizaĝojn. Al familianoj de ili mi esprimas mian kondolencon!

 

    En Aǔstrio multaj bonfaraj organizaĵoj kolektas monon por la viktimoj de la tertremo. Aǔstria Radio Televido mem kolektas monon por la kampanjo "Najbaro en Mizero".

    Preskaǔ miraklo estas, ke la SOS-infanvilaĝo en Haitio ne ricevis domaĝojn kaj, tiel eblas helpi al infanaj orfoj kiuj nun multas en Haitio.

 

    Gunnar Olsson (Svedio)

 

    Estas jam konate ke homoj kiuj vivas plej mizere ĉiam estos trafitaj de la plej teruraj akcidentoj. Kial, kial?

 

    Mi serĉis viajn paĝojn esperante, ke mi trovis, kion vi volas montri al mi. Bone ke ankaǔ la E-movado sekvas kaj priskribas mondan situacion. Precipe kiam temas pri ekz. via helpo al suferanta popolo. Mi ne tro multe okupiĝas pri la situacio en Haitio, ĉar ĝi estas tiel granda kaj kompleksa, ke ne eblas emfazi la tragedion.

 

    Ju pli malbonaj estas la vivkondiĉoj, des pli tiuj viktimoj estas trafitaj de ĉiaspecaj katastrofoj. Ni (mi) kiuj vivas en sekurega trankvila mondoparto neniam komplete kapablas enkapigi tiujn malĝustecojn, ĉar por ni jam "difektita ungo" signifas tragedion.

 

    Evandro Caboclo (Brazilo)

 

    Pri la granda tertremo kiu okazis en Haitio, ni brazilanoj tre bedaŭras.

 

    Mi rimarkis, ke pluraj landoj unuigis sin por la helpado de la haitianoj, ankaŭ mi rimarkis, ke iu ajn landoj forgesis iomete pri militoj, ĉu ne?

 

    Mi profitas la okazon por gratuli al la ĉinaj bravuloj en la tertrema lokejo helpante la malriĉajn haitianojn.

 

    Jawaid Eahsan (Pakistano)

 

    Pakistanaj komunikiloj ade informas pri la tertremo en Haitio. Pakistananoj ege bedaǔras pro la tertremo. En kaj el Esperanto-mondo, la rolo de "El Popola Ĉinio" pri gravaj aferoj tutmonde kiel tertremo en Haitio, oni ne povas ignori.

 

    Al familianoj kaj amikoj de viktimoj el Haitio, sed ankaǔ el Ĉinio kaj aliaj landoj, estas peto akcepti kondolencojn el Pakistano.

 

    Tre malĝoje!

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng