Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (III)
2010-01-26

    Augusto (Hispanio)

 

    Haitio en nia koro

 

    Antaŭ kelkaj tagoj frapis nin la terura novaĵo pri la katastrofo en Haitio. Terura tertremo praktike detruis la landon, kaj kaŭzis la morton de amaso da civitanoj, kaj centoj da miloj da homoj restas grave vunditaj, kaj perdis siajn hejmojn.

 

    Ankaŭ multaj aliaj homoj, el multaj landoj, kiuj tiam troviĝis en Haitio, perdis sian vivon, inter ili 8 ĉinaj volontuloj, kiuj sindoneme laboris por plibonigi kaj sekurigi la vivkondiĉojn de la haitianoj. Ĉinio havas sperton pri tiaj katastrofoj, kiel ekzemple dum la terura tertremo en Sichuan.

 

    Haitio bezonas nian helpon, la helpon de la tuta mondo. Post la unuaj tagoj, post la laboro serĉi la ankoraŭ vivantajn civitanojn, sub la teruraj ruinoj, venas la dua, grava parto. Kiamaniere efike, ne ĥaose, helpi la landon? Haitio bezonos grandan internacian helpon, dum multaj jaroj.

 

    Eble post ne longe, kiam jam la informoj ne aperos en televido, multaj homoj povas forgesi. Sed la tuta mondo devas konscii pri la bezono kaj devo intense, amike, daŭre helpi, laŭ niaj eblecoj.

 

    Ankaŭ la lokaj esperantistoj bezonas nian helpon. La esperantistaro estas granda familio. Esperantistoj estas sindonemaj kaj certe helpos la haitianojn.

 

    Do, ni ne forgesu pri kio okazis. Ek al la laboro!

 

    La mondo nun konscias pri la neceso solidare labori por la bono de ĉiuj. Kio okazas, terure, nun en Hatio, povas okazi en alia mondoparto. Ni ĉiuj devas esti pretaj rapide kaj solidare oferti niajn fortojn favore al la suferantoj. Ni devus diri: "Ni ĉiuj estas haitianoj".

 

    (Redaktoro: Wang Lihua)

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng