Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (V)
2010-01-26

    SAED (Irano)

 

    ...ne gravas sur la terglobo kie vi vivas,... nur indas ke vi ne forgesu vian rolon en la homa familio kaj nepre via tasko kontraŭ viaj gefratoj... kiam la tero tremas, la domoj kaj domegoj ruine disfaladas, kiam dum mallonga momento riĉuloj malriĉiĝas kaj sankorpaj homoj handikapiĝas aŭ dismortas... kiam la familioj disŝiras kaj infanoj orfiĝas... nur tiam homoj kredas kiom ilia osta kaj vianda korpo malfortas kontraŭ kolero de la naturo...

 

    Mi ne forgesas kiel tertremo de Sichuan, lasis centoj da fremduloj en la lando morni kaj plori je suferoj de tertrem-viktimoj... mi ne forgesas vidi kortuŝan scenon de duo en-mal-levigo de ĉina standardo je la memoro de dismortintoj de tertremo en la televido. Ni kune frostiĝis kontraŭ ekrano de televido dum silento regis... ni ses irananoj, senparole rigardis la scenejon de Tian. An. Men. Patrino de Sina, mia irana samklasano kiu ĵus antaŭ tertremo venis Ŝanhajon viziti sian junan filon; ploretis vidante la malleviĝantan standardon... la himno nacia de Ĉinio aŭdiĝis kaj ŝiaj larmoj silente elfalis...

 

    Antaŭ naŭ jaroj kiam mi vizitis Ĉinion duafoje en mia vivo; okazis granda tertremo en la historia urbo BAM en sud-oriento de Irano kaj multaj homoj mortis. La granda kastelo de Bam kvazaŭ transformiĝis al monteto da argilo... Sed kion mi memoras de la tertremo? Estas televida raporto kiun mi vidis en ĉina televido je la sama tago... Ve! jen usonaj kamionoj portis manĝaĵojn kaj medikamentojn por tertrem-viktimoj, trapasante militajn kampojn de la irana popola revolucia armeo... kaj tiu okazis malgraŭ konfliktoj diplomatiaj inter la du landoj, Irano kaj Usono, tiam de pli ol 20 jaroj...

 

    Nun estas la tempo de Karaiba Maro... kaj eta insulo... Haitio... por memorigi nin, al nia homa tasko pri nia sam-terglobaj gefratoj. Morto estas parto de nia vivo... kaj laŭ mia ideo: timiga kaj dolorplena, sed ne la lasta... ĉar morto pasas. Sed jen vivo daŭras.

 

    En mia memoro sufero de Sichuan nodiĝis kun larmoj de irana patrino kaj tertremoj de Bam miksiĝas kun helpantaj kamionoj de Usono kaj terremo de Haitio ne povas esti dis-tranĉita de internacia atento pri la afero kaj memoro de ĉinaj paczorgantoj forpasintaj...

 

    Ne gravas ke la naturo kiam kaj kiom koleru al homoj... jen sur la dorso de ĉi globo nur homoj helpas la homojn kaj nur homoj ploretas por la homoj... kaj por esti homo neniel gravas de kia deveno vi venas... nur sufiĉas ke vi zorgeme pri-atentu!

 

(Redaktoro: Wang Lihua)

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng