Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
“Ekspozicio 2010 estos neforgesebla por ĉiuj vizitantoj”
2010-01-27

    Alexander Mikishev el Israelo: Mi kutime ricevas sufiĉe multe da retmesaĝoj, foje ili estas interesaj kaj foje mi eĉ ne atentas ilin, ĉar estas spano. Via mesaĝo venis al mi en tiu momento, kiam mi estis invitita de mia scienca kolego el Xi'an Jiaotong Universitato por komuna kunlaboro kaj lekcii en tiu Universitato. Lia mesaĝo estis ege ĝojiga por mi, ĉar mi delonge revis vidi vian miraklan landon. Mi tuj komencis serĉi informojn interrete pri Ĉinio, pri urbo Xi’an, pri la Universitato. Komencis plani la vojaĝon. Dum la vojaĝo mi kutime uzas mian Esperanton por komuniki kun lokanoj ( des pli tio helpas en Fora Oriento, kie ne estas tiel facile komuniki en angla kiel en Eŭropo ), tial mi revas ekvidi kaj renkontiĝi kun esperantistoj en Beijing kaj Xi’an. El elsendoj de Ĉina Radio, CCTV-kanalo kaj reteldono de "EPĈ" mi eksciis pri grandioza Tutmonda Ekspozicio 2010 en Shanghai-o. Ni ĉiuj memoras belagan spektaklon, kiu iĝis Pekinaj Olimpikaj Ludoj, tial mi tute ne dubas, ke ankaŭ la Ekspozicio 2010 estos neforgesebla por ĉiuj vizitantoj. Certe mi esperas, ke post serioza laboro en Xi’an-a Universitato mi sukcesos almenaŭ por unu-du tagoj spekti tiun miraklan ekspozicion.

 

    Mi bonkore salutas ĉiujn laborantojn de EPĈ !

 

Redaktorino: Chen Ji

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng