2010-01-29
Mi volas sciigi, ke la Svisa Muzeo de l' Ludoj, kie mi laboras, konsentis aldoni Esperanton al la elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj: franca, germana, angla, hispana, portugala kaj nun Esperanto.
Unue, bonvole dissendu tiun informon.
Due, oni povus organizi Esperantajn grupojn, kiuj vizitos ĝin. Mi povus kunordigi la aferon, kaj ĉiĉeroni. La vizito daǔras ĉirkaǔ 1 horon; aliflanke estas ankaǔ temaj laborgrupoj kie oni lernas specifajn ludojn (afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn, ktp), kiuj daǔras 90 minutojn inkluzive de la vizito.
La muzeo, en mezepoka kastelo, konservas ĉarmajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Barato, Afriko, Ĉinio, ktp).
Poste oni povas ankoraǔ restadi en la belega parko ĉirkaǔ la kastelo, aǔ partopreni alian programeron, kiel vizito al la proksima Kastelo de Chillon (Ŝijon), aǔ la Alimentarium de Nestlé.
Eventualaj interesiĝantoj povas kontakti: Cesco Reale, +41-76-2341843, retadreso: cescoreale@gmail.com
Amike,
Cesco Reale
cescoreale@gmail.com
P.S.
La muzeo troviĝas ĉe la bordo de la lago Lemano (Ĝenevo) en la urbeto La Tour-De-Peilz, proksime al Lausanne. Ĝia retejo estas: http://www.museedujeu.com
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|