2010-02-01
La 31-an de januaro Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis te-kunsidon por diskuti la laborplanon por la kuranta jaro kaj por festi la baldaŭ venontan tradician ĉinan feston -- Printempan Feston. Nan Youli, prezidanto de PEA, prezidis la kunsidon kaj resumis la atingojn de la asocio en la pasinta jaro. Li esperas, ke PEA daŭrigos la tradiciajn aktivadojn en la pasintaj jaroj, nome sistemaj prelegoj de Esperanto, Esperanta forumo, kiuj estas utilaj por altigi la lingvstudadon kaj lingvnivelon de ne nur PEA-anoj, sed ankaŭ ĉinaj e-istoj.
Venontjaro estos la 30-jara jubileo de PEA, por festi la jubileon la asocio planas eldoni du librojn nome Historio de PEA (portempa titolo de la libro) kaj verkaĵoj pri aktivadoj de PEA (portempa titolo de la libro). Nun la laboroj estas lanĉitaj.
La renkontiĝo estas la lasta por la asocianoj antaŭ la Printempa Festo, dum kiu oni babilis pri la vivo kaj ĝojo aŭ malĝojo en la pasinta jaro kaj donis unu al alia la printemp-festan saluton.
(Chen Ji) |