La 31-an de januaro inaŭguriĝis la Qingdao-Bazo de Aerflota Savtaĉmento sur Norda Maro de la Ĉina Trafika kaj Transporta Ministerio (ĈTTM). La instalo de la bazo estas utila por la taĉmento en urĝa savado de la proksimaj marregionoj de Qingdao, ĝia fondiĝo plibonigas aranĝon de profesia savado sur nordaj maroj de Ĉinio.