Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ning.com
2010-02-03

    Ning.com estas grandega reto funkcianta en diversaj lingvoj. Bedaŭrinde, ĝia ĉefpaĝo estas nur en la angla kaj restas en la angla eĉ post elekto de alia lingvo malsupre maldekstre !... Tamen, per Google-serĉado per "ning.com" en iu alia elektita lingvo, eblas konstati ke ekzistas multaj alilingvaj paĝoj, ekz. en la franca:

 

    http://educasciences.ning.com/ por instruado de sciencoj

 

    http://apprendre2point0.ning.com/ por kunlernado (io simila estas certe farebla por Esperanto)

 

    http://horslesmurs.ning.com/ por ekstermura (eksterlerneja) lernado

 

    http://tamboursdumonde.ning.com/ tamburoj de la mondo, por interesiĝantoj pri tamburado...

 

    Do, la eblecoj estas ege variaj kaj senlimaj: tio tute taŭgas por tutmonde tamburadi pri kaj por Esperanto.

 

    Ĝuste, Tauriono Smikov, Rusio, atentigis tra esper-informo pri nun funkcianta libera reto por Esperanto-uzantoj ĉe Ning.com: http://esperantujo.ning.com/

 

    Certe tre bonvena estas tiu nova ebleco. Kompreneble, tempomanko malebligas aktivan partoprenon en ĉiuj retoj, kvankam kelkaj tion faras. Vidu pri tio apartajn blokojn de Toño del Barrio (Hispanio) ĉe:

 

    http://www.delbarrio.eu/2010/01/finvenkismo-kaj-raumismo-en-la-reto.htm

 

    http://www.ipernity.com/home/tonyo/

 

    http://esperantujo.ning.com/profile/Tonyo

 

    Toño estas ankaŭ ĉe Facebook, Orkut, Twitter, vK kaj aliaj... Tamen lia sperto, i.a. ĉe Twitter, estas interesa, ekzemple pri Esperanto-kursoj (mesaĝoj ĉe Twitter ne povas superi 140 signojn):

 

    http://twitter.com/cursoesperanto en la hispana,

 

    http://twitter.com/esperantocourse en la angla.

 

    Inter la ideoj de Toño: "Mi volas proponi ie pri nepra agado en Facebook. Mi mem havas konton tie, sed apenaŭ atentas ĝin, ĉar mi ne ŝatas la retejon. Sed se homoj volas fari bonan laboron por kuraĝigi novulojn, tiu estus bonega loko. Nome, ĉiufoje kiam mi eniras la tiean Esperanto-grupon, kiu havas pli ol 6000 anojn, mi vidas amason da novuloj kiuj salutas aǔ demandas, kaj apenaŭ neniu atentas ilin. Estas granda domaĝo, kaj mi volus atentigi pri tio, sed ne trovas homon aktivan en Fejsbuk kiu volus zorgi pri tio."

 

    Vd ekzemple:

 

    http://apps.facebook.com/causes/61758 kie estas interŝanĝoj pri efektiviĝanta Esperanto-traduko de la interfaco de Facebook http://www.facebook.com/group.php?gid=2204470288

 

    http://www.facebook.com/learn.esperanto

 

    Serĉu plue per "esperanto facebook".

 

(Kontribuo de Henri Masson)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng