FEI, la Federazione Esperantista Italiana, oficiala itallingva nomo de IEF, estis fondita en Florenco en 1910.
Ĉi-jare do la organizita itala Esperanto-movado festas sian centjariĝon.
La evento, kiu estos festata plurloke tra la tuta lando kaj tra la tuta jaro, ricevos sian apartan atenton ankaŭ dum la Itala Kongreso, per ampleksa sesio dediĉita kaj al rememoroj kaj, ĉefe, al planoj por la ceteraj jarcentoj.