Intervidiĝo de usona prezidento kun Dalai-lamao estos nek ĝentila nek utila
2010-02-03
La 2-an de februaro Zhu Weiqun, vicministro pri unuecfronta laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke laǔdire, la usona prezidento eble intervidiĝos kun Dalai-lamao en la proksima estonteco. Se tiu afero okazos, Ĉinio kiel ĉiam oponos tion. Zhu plue diris, ke tio estos nek ĝentila nek utila, se usona gvidanto tiel agos.