Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
“Pri ĉina helpo ni scias nur pere de viaj Esperanto-lingvaj mesaĝoj”
2010-02-03

    Verner Pfennig (Germanio):

 

    Naturkatastrofoj ĉiam estas teruraj por ĉiuj viktimoj, kaj ili bezonas tujan, konkretan, solidaran helpon.

 

    Post tio oni zorgeme prijuĝu la faktojn, kiuj kaŭzis tion kaj kial multaj aferoj ne funkciis. Kiel ofte en la mondo dum katastrofoj, ankaŭ en Haitio la registaro kaj administrado montriĝis absolute kaj ekstreme malkapablaj. Kompreneble unue ĉiuj terure ŝokiĝas, sed iom poste oni devas discipline organiziĝi. Ni, ĝis nun, ne povis konstati ian memorganiziĝon de Hatiia popolo: ne estas akceptebla, ke amasoj da sanaj junaj viroj nur pasive atendas por akcepti produktojn, anstataŭ ekzemple sub gvido de administado kaj helpantoj formi savkolektivojn por ordigi stratojn, konstrui provizorajn budojn ktp.

 

    Pere de niaj eŭropa-germanaj amaskomunikiloj (gazetoj, radio, televido, intereto) oni nenion ekscias. Ili larĝe informiĝas pri la agoj de Usono, kiu per grandega forto venis en Haition. Pri ĉina helpo ni scias nur pere de viaj Esperanto-lingvaj mesaĝoj. Tion ni ne skribas, por afable, formale laŭdi vian popolon, sed tio estas fakto. Nepre daŭrigu tion!

 

    Ni sentas ĝojon kaj kontenton, ke Ĉinio ankaŭ senhezite alvenis, ni funebras kune kun vi pri la ĉinaj viktimoj kaj same pri ĉiuj aliaj viktimoj. Gravas fotoj, filmoj kaj pri la bonfaroj kaj pri la malagrablaĵoj.

 

    Andrzej Kolpanowicz

 

    Neatenditaj tragikaj informoj pri la tertremo en Haitio skuis konsciencojn de ĉiuj. La kruela sorto atingis kelkcent miloj da homoj! La nombro de pereintaj estas fakte neimagebla. "Blindaj" fifortoj de la naturo ankoraŭfoje venkis. Senprokrasta helpo de aliaj landoj de la mondo kompreneble estas nepra. Mi vidis multe da fotoj en niaj amaskomunikiloj. Ili ĉiuj montras homan tragedion. La terura sorto de haitanoj superas mezuron de imagpovo de ĉiu normala homo. Senditaj de vi fotoj montras la homan solidarecon. Ĉinaj kuracistoj, specialistoj-vivosavantoj ekipitaj en ĝustan ilaron - jen vera helpo. Ankaŭ nia registaro ankaŭ sendis savistojn kaj aviadilo(j)n kun medicina ilaro. Ni esperu, ke internacia helpo vere helpos kaj ricevos ĝin la suferantoj. Fotoj de ok junaj ĉinoj pereintaj dum la tertremo kortuŝas, ili servis en Haiti por gardi pacon...

 

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng