Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Haitio, unu monaton poste!
2010-02-20

 

    Jam unu monato pasis de post la katastrofo okazinta en Haitio. La amasinformiloj pritraktas nun aliajn temojn. Antaŭ kelkaj tagoj, 28 tagojn post la tertremo, estis savita el ruino juna homo, dehidratiĝinta, evidente elĉerpita. Eble la lasta. Certe multaj mortis en la ruinoj post plurtaga aŭ eĉ plursemajna neeltenebla suferado. Oni neniam scios pri tio.

 

    En tio oni konstatas, kiom hontinde senpovaj en sukurado de pereontaj homoj estas la orgojlaj nacioj, kiuj montras sian forton per militistaj defiloj kaj elmontro de murdmaŝinoj. Mankas ankoraŭ nutraĵo, trinkebla akvo, tendoj, elementaj strukturoj por ebligi al la viktimoj refortiĝi por partopreni en la rekonstruado. Post kelkaj monatoj, estos la sezono de la ciklonoj. Estas imageble kio okazos al tiuj, kiuj konstruis malfortikajn ŝirmejojn per rekuperita materialo: ladoj, fostoj, traboj, lignotabuloj, ŝirmtolo ktp.

 

    Pri Esperanto en Haitio, krom tio ke Christine Théano vivas, ke ŝi ne plu havas domon, ke ĉiuj ŝiaj studentoj de la fakultato mortis, mankas informoj pri la sorto de la dudeko da aliaj esperantistoj en Portoprinco.

 

    Eblas helpi tra UEA laŭ la kutima pagmaniero, t.e. tra peranto, per kreditkarto aŭ PayPal, aŭ al unu el la bankaj kontoj, ekzemple: konto 378964 ĉe ING Bank kun la IBAN-numero NL72INGB0000378964 kaj la BIC-kodo INGBNL2A (Pri aliaj kontoj vd. Jarlibro 2009, p.36.). Vd. ankaŭ: http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng