2010-02-22
La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36) kaj Irano (34).
En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj.
La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.
En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, www.pasportaservo.org, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝo ne anstataŭas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj.
La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |