Spuraroj de dinosaŭroj malkovritaj en Shandong, Ĉinio
2010-02-23
Lastatempe, spuraroj de dinosaŭroj estis malkovritaj en la urbo Zhucheng de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Post surkampa esplorado, fakuloj el la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Geologia Akademio de Ĉinio venis al la konkludo, ke tio estas la plej grandaj spuraroj de dinosaŭroj trovitaj en la mondo kaj la dua koncerna malkovro en la urbo post tiu de dinosaŭraj fosiliaroj.