2010-02-24 Ok britaj parlamentanoj skribe nomumis Universalan Esperanto-Asocion, UEA-n kandidato por la Pac-premio Nobel en 2010.
Inter ili estas parlamentanoj bone konataj en Britujo. Jen iliaj nomoj kaj iliaj partioj:
Andrew Smith Labour
Austin Mitchell Labour
Bill Etherington Labour
Oliver Heald Conservative
Charles Kennedy Liberal Democrat
Lord Bob Maclennan Liberal Democrat
Lord Robin Corbett Labour
Roger Gale Conservative
Mi ne komentas la informon kaj ne utiligas ĝin por instigi aliajn landajn asociojn agi same efike, ĉar la regularo pri la Pacpremio Nobel (laǔ kelkaj interpretoj) malhelpus tion, sed vi certe povas mem kompreni, ke mi estas kontenta kaj ke mi certas, ke vi komprenas mem, kion vi devas fari.
Renato Corsetti
(el landa-agado)
Redaktoro: Liu Zijia |