Elmigrintoj ĉindevenaj okazigis en Ranguno Foiron de Varoj en la Printempa Festo
2010-02-24
La 20an-21an de februaro okazis en Ranguno, ĉefurbo de Birmo, la Unua Yunnan-a Foiro de Varoj en la Printempa Festo. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 20 komercaj kompanioj entreprenataj de elmigrintoj devenaj el Yunnan-provinco de Ĉinio. La varoj inkluzivas mastrumajn elektrajn aparatojn, vivbezonaĵojn, meblojn, jadaĵojn, nutraĵojn, kemiajn grasumojn kaj modelojn de konstruaĵoj.