Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Kante labori, kaj labore kanti"
2010-02-24

 -- Kelkaj vortoj pri la artikoloj pri "D-ro Humphrey Tonkin" en nia revuo "Esperanto" Februaro 2010

 

    Ĉe la komenco de la revuo, kun granda intereso mi legis la leteron de D-ro Humphrey Tonkin, la artikolon de S-ro Ulrich Lins sub la temo "Humphrey Tonkin kaj la Movado" kaj la artikolon de S-ro Detlev Blanke pri la temo "Tonkin kaj lingvopolitiko".

 

    La unua paĝo de la revuo portas la leteron de tre estimata Humphrey Tonkin adrestita al Stano Marĉek, kiu estas tre honora kaj estima redaktoro de nia revuo.

 

    En la unua parto de la letero mi legis unu tre interesan aferon, ke kiel sekrete S-ro Ulrich Lins kaj Detlev Blanke, kiuj kune redaktis la festlibron, preparis la libron kaj poste prezentis ĝin al D-ro Humphrey Tonkin en la ceremonio en Roterdamo. Li ne sciis pri la granda laboro de du honoraj kaj lertaj verkistoj ĝis la apero de la januara revuo Espernato. Estas tre laŭdinda afero, ke kiam ili prezentis la grandegan verkon al D-ro Humphrey, la prezidanto de la UEA Prof. Probal Dasgupta ankaŭ honoris la ceremonion. Laŭ mia opinio ĉi tiu estas ege bona kaj aplaŭda afero honori la personon, kiu donis sian tutan vivon al la nobla lingvo. Li estas tiel ĝentila persono ke li dezervas eĉ pli multon tamen ĉi tiu afero ankaŭ estas ege kontenta. Mi ege ŝatis la lastan parton de la letero. En tiu ĉi parto D-ro Humphrey Tonkin bonege kaj belege skribas: "Mi laboras por Esperanto pro konvinko, sed ankaŭ ĉar mi ĝuas la partoprenon, ŝatas miajn kunlaborantojn kaj deziras (por tiel diri, kante labori, kaj labore kanti).

 

    Eble ĉi tiu estas la kaŭzo de lia sukceso en lia vivo ke kiel diligente li laboris por la Esperanto-movado dum la dekoj da jaroj. En tiu ĉi mesaĝo estas granda leciono por la legantoj de la revuo kaj laborantoj de la lingvo, ke kante labori kaj labore kanti.

 

    En la venonta paĝo S-ro Ulrich Lins skribas pri la enhavoj de la libro en tiuj ĉi vortoj: "En la enkonduko ni iom prezentas lin. Ankaŭ la anekdotsimilaj kontribuaĵoj, parte amuzaj, kiuj troviĝas en la libro, helpas proksimigi la personon. Sed respondojn al la demando, kiu kaj kia li estas, unuavice donas la teksto de longa interparolo, kiu pleje proksimas al evidentigo de la multflankeco, laborenergio kaj ankaŭ humuro, kiuj karakterizas la jubileulon." Poste legante tiujn ĉi liniojn mi sentas, ke certe ĝi estos ege interesa parto de la libro. La esperantistoj kiel mi kiuj amas D-ron Humphrey Tonkin certe legos ĝin kun surprizo kaj entuziasmo, ĉar Ulrich Lins skribis, ke "Ĝi malkaŝas multon el la persona historio de Humphrey Tonkin, kio ĝis nun ne estis publikigita."

 

    S-ro Detlev Blanke en sia artikolo detale informis pri la divers-aspekta vivo de D-ro Humphrey Tonkin, kiu multfoje partoprenis en la diskutaĵoj pri la lingva problemo ĉe ĉiu nivelo. En la artikolo li skribas: "En multaj artikoloj, monografioj kaj redaktitaj verkoj (vidu la ampleksan bibliografion sur p. 878-901 de la festlibro), sed ankaŭ en paroladoj, dumkongresaj diskutgrupoj kaj ĉe aliaj okazoj Tonkin tuŝis diversajn aspektojn de lingvopolitiko, inter ili la rilatojn inter lingvo kaj hom/etna identeco, lingvaj rajtoj, hegemoniaj kaj subpremataj lingvoj, lingvo kaj politiko, lingvo kaj ekonomio, lingva diskriminacio, multlingvismo, la rolo de interlingvoj, faktoroj influantaj lingvo-elekton, lingvo-protekton aŭ lingvo-morton, lingvo-planadon ktp.

 

    Mi ŝatos legi la libron aŭ ĝiajn kelkajn partojn se iu metu ilin en la reton. Fine, mi elkore gratulas S-ron Ulrich Lins kaj S-ron Detlev Blanke por tiu ĉi granda laboro kaj elkore salutas D-ron Humphrey Tonkin, kiu dezervas tiun ĉi honoron kaj instruas al ni ĉiuj, ke Kante laboru, kaj labore kantu.

 

    Sincere,

 

    Prof. Saeed Ahmad Farani (Pakistano)

 

    Prezidanto de Islama Esperanto-Asocio

 

    (saeedfarani@hotmail.com)

 

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng