Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ni funebras pro Ino Kolbe
2010-02-25

    La 16-an de februaro 2010 forpasis unu el la lastaj veteranoj de la germana laborista Esperanto-movado, Ino Kolbe (28.2.1914 -- 16.2.2010) el Leipzig.

 

    La filino de la fondinto de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), Reinhold Voigt, verkis ne nur sian biografion en versioj Esperanta kaj germana, sed ankaŭ ampleksan germanan libron pri la historio de GLEA en la regiono de Leipzig (1996). En tiu regiono la laborista movado estis de aparta signifo ne nur por Germanio sed ankaŭ por SAT kaj la de ĝi skismiĝintaj organizaĵoj. Ŝia libro fakte estas la plej ampleksa kaj bone dokumentita monografio pri la ĉefaj trajtoj de GLEA. La riĉa dokumenta materialo, sur kiu baziĝas la libro, nun troviĝas en la Federacia Arkivo de Germanio.

 

    Ĉiuj, kiuj konis Ino, estis impresitaj pro ŝiaj vivospertoj, klaraj vidpunktoj kaj energio. 85-jara ŝi ankoraŭ vizitis kurson pri apliko de komputiloj. Ni kun estimo kaj amo memoros pri tiu unika virino.

 

    Kondolencojn vi povas sendi al ŝia filino: famillio Ursel Herwigh, Schönfelderstr. 62, 04129 Leipzig, Germanio.

 

(el Verda Informilo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng