Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Baldaǔ aperos la 'Afrika Kompilo'!
2010-02-25

    La muzika "AFRIKA KOMPILO" aperos surdiske komence de marto en 2010. Sed jam nun eblas malkovri ĝian enhavon kaj elŝuti ĝin premiere en la elŝutejo de Vinilkosmo. La kompilo konsistas el:

 

    1. Albumeto 8-titola de la bando 'Konga Espero'

 

    2. Tri titoloj de la bando 'Vigla Muziko'

 

    3. Albumeto 7-titola de Mayoma kun jOmO kaj Afrika interludo

 

    Eblas elŝuti la tutan kompletan kompilaĵon (la samon kiel la disko) en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/afrika-kompilo-c-74_152.html

 

    Eblas elŝuti ankaǔ aparte la du albumetojn:

 

    A/ - Kiulingve? - de 'Konga Espero' ĉe:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/konga-espero-c-74_154.html

 

    B/ - Mayoma kun jOmO afrikumas ĉe:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/mayoma-c-74_155.html

 

    Kaj kompreneble en marto la disko estos disponebla ĉe:

http://www.vinilkosmo.com/

 

    Tiu ĉi projekto efektiviĝis danke al internacia solidareca interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafikistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinshaso kaj ĉirkaǔaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio (Donneville, Tournefeuille, Tuluzo kaj Parizo).

 

    Via subteno estos bonvena!

 

    Antaǔdankojn!

 

    Plej muzike salutas,

 

    Floréal Martorell, Flo!

 

    http://www.vinilkosmo.com/

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng