| 2010-02-25
La 23-an de februaro la Makao-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por konigi disvolvan projekton pri makao-a centra regiono de la monda heredaĵo. La makao-a historia urbo, enlistigita en "Liston de la Mondaj Heredaĵoj en 2005", konsistas ĉefe el malnovaj stratoj. Oni reprojektos la malnovajn stratojn apud la ruino de la preĝejo Sao Paulo por daŭrigi ilian kulturan valoron kaj levi ilian turisman karakteron.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |