Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-Asocio de Interna Mongolio eldonos sian verkaron "Ni Agas"
2010-02-25

    Esperanto-Asocio de Interna Mongolio de Ĉinio eldonos sian verkaron "Ni Agas" (portempa titolo), kiu kun 1400 paĝoj (en du volumoj) kolektas pli ol 100 verkojn de ĉinaj e-istoj registrante la E-aktivadojn de Interna Mongolio kaj la tuta Ĉinio en la pasintaj 30 jaroj. La libro estas redaktita kaj polurita de 87-jara Li Sen, prezidanto de E-Asocio de Interna Mongolio. Li Sen estas fervora e-isto, li ofte monhelpas ĉinajn e-istojn por eldoni sian libron aŭ partopreni en E-aktivado. En lastaj jaroj li jam redaktis kaj eldonis kelkajn librojn pri E-movado kaj ĉinajn antikvajn poemarojn. En lastaj 6 monatoj li varbis artikolojn de la ĉinaj e-istoj kaj preparis eldonadon de la libro. La libro elbakiĝos ĉe la fino ĉijare.

 

(Redaktorino: Chen Ji)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng