Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mesaĝo de Ludoviko Molnár, prezidanto de BMEF kaj hungaria reprezentanto de EEU
2010-02-25

    Karaj geamikoj!

 

    Pro la rapida kresko de la voĉoj donitaj al la 2-a, 3-a kaj 4-a lokitoj en la kategorio de "Education" (=Edukado), la propono pri la instruado de Esperanto riskas perdi sian unuan lokon, aŭ tute elfali dum la sekvaj 2 tagoj. Verŝajne nur la unuaj tri lokitoj partoprenos en la dua fazo de la voĉdono.

 

    Niaflanke kelkaj minutoj -- por Esperanto grandioza ebleco de senpaga reklamo!

 

    Ni petas Vin klaki al la suba retejo, poste ensaluti per retpoŝta adreso kaj pasvorto.
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools.

 

    Ĉiu retadreso rajtas voĉdoni unufoje.

 

    Oni povas alparoli (laŭeble kaj angle, kaj en Esperanto), sed la alparolo ne estas voĉdono. Kiuj ankoraŭ ne voĉdonis, tiuj estas petataj klaki al "Vote now" kaj konvinkiĝi, ke la numero kreskis je unu... Poste aperos la vorto "Voted".

 

    Bonvolu voĉdonigi ankaŭ Viajn geamikojn!

 

     Plej amike kaj dankeme

 

Ludoviko Molnár

prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo

kaj hungaria reprezentanto de EEU

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng