2010-02-25
La 23-an de februaro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke la kompanio Google publikigis en januaro la deklaracion kaj kritikis, ke la ĉina registaro rilatas al atako de pirato kaj subtenas post la kuliso piratan agadon. La kondamno estas tute senbaza kaj havas kaŝitan fiintencon.
Qin Gang emfazis, ke laŭ ĉina leĝo estas malpermesita la interreta pirata atako, kaj la ĉina registaro laŭleĝe batalas kontraŭ koncerna agado.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua) |