Ĉina vicprezidanto intervidiĝis kun delegacio de Samsung
2010-02-25
La 24-an de februaro en Pekino ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Yun Jong-yong, konstanta konsilanto de Samsumg- elektronika grupo, Choi Gee-Sung, ĝia ĉefa plenuma oficisto, kaj aliaj delegitoj.
En la intervidiĝo Xi Jinping diris, ke li esperas, ke la du flankoj fortigos la kunlaboron kaj kontribuos al la disvolvo de amikaj rilatoj inter la du landoj.