Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantistoj ellaboras eŭropan patriotismon
2010-02-26

      Fortan reagon precipe inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio vekis la letero de Eŭropa Esperanto-Unio al la Eŭropa Komisiono, publikigita en la plej freŝa numero de Eŭropa Bulteno. Ankaŭ esperantistoj en Hispanio tuj esprimis sian konsternon kaj postulis klarigon. En sia alvoko al la oficialaj instancoj de Eŭropa Unio, EEU interalie asertas ke baldaŭ la plimulto de la loĝantaro en multaj landoj de EU konsistos el islamanoj, avertas pri la danĝero de kreskanta religia ekstremismo, kaj proponas ke EU postulu de Turkio enkondukon de eduko pri "eŭropaj valoroj" por "prepari la turkan popolon por kompreni aliajn kiel io bona".

 

      Eŭropa Esperanto-Unio jam pli frue kaŭzis malkontentajn reagojn, kiam ĝi klopodis ligi Esperanton kun "eŭropa identeco", koncepto laŭ EEU bezonata por fortikigi Eŭropan Union. En tiu modelo, Esperanto laŭ Zlatko Tišljar, la ĝenerala sekretario de EEU, povus iĝi la "identeca lingvo" de eŭropanoj. En artikolo publikigita en Libera Folio , li argumentis, ke neŭtrala internacia lingvo ĉiukaze ne povas ekzisti, ĉar lingvo ne estas nur komunikilo sed ankaŭ identigilo.

 

      En la nova teksto, publikigita en Eŭropa Bulteno , EEU laŭ kritikantoj faras plian paŝon, preterirante la limojn de eŭropa naciismo kaj eŭropa patriotismo.

 

      - Per tiu ĉi teksto, EEU efektive proponas eŭropan ŝovinismon. Jam la elirpunkto aspektas dubinde. Ĝis nun mi pensis, ke nur ekstremaj dekstruloj avertas pri tio, ke jam baldaŭ pli ol duono de la loĝantoj de Germanio estos islamanoj. Evidente temas pri granda troigo, opinias Ulrich Matthias.

 

      En sia letero al la EU-instancoj EEU asertas ke pro "la verŝajna demografia evoluo en EU" "jam post deko da jaroj en la landoj kun la plej granda nombro da islamanoj pli ol 50% de la loĝantaro estos islama (Belgio, Nederlando, baldaŭ poste ankaŭ Germanio, Francio kaj Britio…)". La religia aparteno de la loĝantoj de EU estas grava, ĉar kristanismo estas la "aŭtoktona" religio de la eŭropaj landoj, kaj ĉar kristanismo estas ligita kun "eŭropaj valoroj", klarigas la letero de EEU.

 

      Por ke Turkio estonte povu aliĝi al Eŭropa Unio tial necesus, ke Turkio unue dum dek jaroj entreprenu edukadon de sia popolo pri "eŭropaj valoroj kaj konscio". Tiamaniere oni laŭ la opinio de EEU povus "prepari la turkan popolon por kompreni aliajn kiel io bona kaj por sincera toleremo".

 

Mallongigita de Chen Ji el Libera Folio

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng