2010-02-26
Post artikolo aperinta la 23-an de januaro en "Le Monde" sub la titolo "Dieu parle-t-il (toujours) français ?" (Ĉu Dio (ĉiam) parolas france) .
Etienne de Saint Laurent (dankon!) atentigis min pri tiu ĉi, kiu, iel, respondas al la antaŭa: "Dieu est multilingue" (Dio estas multlingva) ĉe: .
En tiu artikolo, la aŭtoro ne subtaksas la neceson scipovi la anglan, sed li ne trotaksas ĝin. Necesas havi bonajn fakajn konojn. Scipovo de pliaj lingvoj ne estas neglektinda. Sed li saĝe skribas ke, por tion plenumi, "necesus labori 30 horojn ĉiutage". Ekzistas ofta opinio laŭ kiu sufiĉas akiri bonan nivelon de la angla, sed "tio revenigas nin al la antaŭa problemo: estas nur 24 horoj ĉiutage, kaj la koro de la kompetenteco de la entrepreno, tio ne estas la angla."
La aŭtoro esprimas poste alian interesan fakton pri kiu oni cetere jam atentigis en la Esperanto-movado antaŭ deko da jaroj! (afero "English mother tongue only"): "Kaj se temas pri la kadruloj, kiuj volonte akceptas angligon de sia entrepreno tie, kie ĝi ne estas, nepre necesa, ili ekkonscias ke se tiu angligo sukcesos, ili estos anstataŭigitaj per denaska anglalingvano, t.e. diskriminacio, kiu ekdisvastiĝas. Kredante esti modernaj, ili preparas sian propran postvicigon!"
La verkinto, Yves Montenay, aŭtoro de "La Langue française face à la mondialisation" (La franca lingvo fronte al la tutmondiĝo), eld. Les Belles Lettres, konkludas:
"Fine, la hodiaŭa situacio, en plejparto el la landoj de la mondo, estas ke la angla estas nek sufiĉe disvastigita nek sufiĉe bone regata por efike respondi al kompleksaj situacioj. Por pli kutimaj demandoj, la nebona nivelo sufiĉe disvastigita en Francio ofte sufiĉas. La plibonigo sur tiu tereno povas esti prioritata, sed certe ne laŭ sistema maniero."
"La diverseco de la lingvoj kaj de la kulturoj estas fakto, kaj tio por tempo certa. Al tiu situacio endas adaptiĝi: Dio estas multlingva, kaj Google parolas pli ol 100 lingvoj."
Bedaŭrinde, nur abonantoj povas aldoni komenton.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |