La 25an de februaro laǔ informo de la kunordiga administracio de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), ekde la funkcio de registrado de amaskomunikiloj la 18an de decembro pasintjare, multaj letere aǔ telefone demandis pri la registrado. La plej nova statistiko montris, ke ĉirkaǔ dek mil ĵurnalistoj ĉinaj kaj alilandaj sin anoncis al ŜME, inter kiuj estis pli ol ok mil ĉinaj raportistoj.