2010-02-26
La 24-an de februaro, respondante demandon de raportisto pri oficiala subskribo de militĉesiga interkonsento inter la sudana registaro kaj opozicia trupo en Darfuro, Qin Gang, proparolanto de la Ĉina Ministro de Eksteraj Aferoj, diris en Pekino, ke Ĉinio bonvenigas la subskribon de la interkonsento.
Qin Gang diris ankaŭ, ke la subskribo de la interkonsento estas alia grava pozitiva atingo de la interparolado en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, kaj grava paŝo de la regiono Darfuro al paco.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |