2010-02-26
Printempa Revido de EMAS okazos en Nienburg (Weser) sabaton, la 6-an de marto 2010. Loko: Hotelo Nienburger Hof, Hafenstr. 3 en Nienburg. Piedirantoj bezonas ĉirkaŭ 10 minutojn de la stacidomo. Informoj pri la hotelo: www.nienburgerhof.de
Programo:
Ĉefe temas pri personaj kontaktoj kaj revido post la longa vintro. Sed kompreneble kontribuoj de la gepartoprenontoj estos bonvenaj! Ekskurso iras tra la bela urbcentro kun konstruaĵoj el diversaj epokoj. La kotizo estas 24 € por persono kaj enhavas la kostojn por tagmanĝo kaj trinkaĵoj.
Bv. aliĝu ĝis la 28-a de februaro ĉe EMAS, plej bone per retpoŝto: emas@esperanto.de kaj samtempe ĝiru la kotizon per la konto: Volksbank im Harz eG, BLZ: 268 914 84, konto n-ro: 1101110606, je la nomo: Heberlein Esperanto. Nepre indiku ĉu vi estas vegetarano!
(el Verda Informilo)
Redaktoro: Niu Xueqin |