2010-03-01
La vivoverko de Alexandre Dumas kaj la vivoverko de tradukisto Daniel Moirand baldaǔ aperos!
Oni kutimas konsideri la libron "La Grafo de Monte-Kristo" kiel la ĉefverkon de A. Dumas. Ĝi estas vere fascina. Ĉiu plia (re)legado ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton...
La ĉefrolanto, Edmond Dantes, perfidita pro kalumnia denunco, estas enkarcerigita dum dek kvar jaroj en la malliberejo de la kastelo If, sur insuleto apud Marsejlo. Tie li konatiĝas kaj amikiĝas kun sammalliberejano, abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la loko de kaŝita trezoro. Post lia forfuĝo el la malliberejo kaj rekupero de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera riĉeco kaj inteligenteco, estas venĝi sin kontraǔ tiuj, kiuj atencis lian junecon, lian feliĉon.
La klasika versio enhavos 1184 paĝojn kaj konsistos el 2 binditaj volumoj. Kiu mendas kaj pagas la verkon al Flandra Esperanto-Ligo antaǔ la 1-a de majo 2010 pagos nur 64 eǔrojn inkluzive la kostojn de registrita alsendo (post tiu dato ĝi kostos 96 eǔrojn + afranko). La verko estos ricevebla ankaǔ kiel elektronika libro en la formoj ePub, Mobipocket kaj PDF kontraǔ 32 eǔroj.
Por mendi la verkon iru rekte al http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=grafo aǔ skribu retpoŝte al retbutiko@fel.esperanto.be
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |