La 27an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao akceptis intervjuon de la retpaĝaroj Ĉina registaro kaj Xinhua kaj faris surretan interŝanĝon kun retumantoj. Tio estis lia refoja surreta interŝanĝo post unu jaro. En du horoj li respondis demandojn pri domprezo, ekonomio, edukado, medicina reformado kaj aliaj atentataj temoj de retumantoj.