Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mark Fettes en la aprila Malferma Tago
2010-03-01

 

 

    D-ro Mark Fettes estos la ĉefa preleganto de la 32-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 17-an de aprilo. En sia prelego Fettes traktos Esperanton kaj la mondan edukan problemon. Laŭ li, tradicie ni pensas pri Esperanto kiel respondo al lingva problemo. "Tamen, eblas koncepti ĝin egale bone kiel respondon al eduka problemo. Kia estas tiu problem(ar)o, nuntempe, kaj kiel ni povas respondi al ĝi, estas la ĉefaj temoj de la prelego. Ne mankos kelkaj konsideroj pri la eduka rolo de UEA kaj la sekvoj por ĝia strategio", klarigas la prelegonto.

   

    Mark Fettes estas asista profesoro en la Faktultato pri Edukado de la Universitato Simon Fraser en Vankuvero. Li estis redaktoro de la revuo Esperanto 1986-1991 kaj estrarano de UEA 1992-1998. En 1996 li estis la ĉefa aŭtoro de la fama Manifesto de Prago, kiun subskribis pli ol 14000 esperantistoj.

   

   En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng