2010-03-01
La 28-an de februaro en Pekino Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris parolon pri la forta tertremo okazinta en Ĉilio.
Li diris, ke frumatene de la 27-a de februaro laŭ loka tempo okazis en mezsuda Ĉilio forta tertremo, kiu kaŭzis grandan perdon de homoj kaj havaĵoj. Ĉinaj registaro kaj popolo esprimis profundan zorgon kaj simpation. Ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi sendis konsolan telegramon respektive al ĉiliaj prezidento Michelle Bachelet kaj ministro pri eksteraj aferoj Mariano Fernandez. Ĉinio volas liveri urĝan helpon al Ĉilio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|