Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Linguapax-premio al Robert Phillipson
2010-03-01

 

 

    Prof. Robert Phillipson estas unu el la du laŭreatoj de la ĉi-jara Linguapax-premio. Phillipson estas emerita profesoro de la Fakultato de Lingvoj, Komunikado kaj Kulturaj Studoj de la Kopenhaga Lernejo pri Komerco. Li estas ĉefe konata pro siaj studoj pri lingva imperiismo kaj rilatoj inter lingvo kaj potenco. Liaj plej konataj libroj estas Linguistic imperialism (Lingva imperiismo), pionira verko aperinta en 1992, kaj Cu nur-angla Europo? (2003), kiun UEA eldonis en Esperanta traduko en 2004. En la serio de Esperanto-dokumentoj aperis de li Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj (2002). Li ankaŭ prelegis en pluraj Nitobe-simpozioj.

   

    Krom Phillipson, la premion ricevis Miquel Siguan i Soler, emerita profesoro de la Universitato de Barcelono. La premioj estis publikigitaj en la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro.

   

    Linguapax, kiu estiĝis fine de la 80-aj jaroj kiel projekto de Unesko, estas neregistara organizaĵo por la konservado kaj akcelado de lingva diverseco en la mondo. Kiel la nomo aludas, ĝi bazas sian agadon sur la ideo, ke lingvoj kiel portantoj de identeco kaj kultura esprimado estas nedisigeblaj disde la celado por paco kaj interkultura kompreniĝo. En 2001 la Kataluna Unesko-Centro transprenis la daŭrigadon de la projekto kaj ĝia sidejo estis starigita en Barcelono.

 

 

el Gazetaraj Komunikoj

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng