Ĉina registaro decidis liveri al Ĉilio monhelpon de miliono da usonaj dolaroj
2010-03-02
La 27-an de februaro okazis en Ĉilio 8.8-grada tertremo, kiu kaŭzis grandan perdon de homoj kaj havaĵoj.
La 1-an de marto Yao Jian, proparolanto de la ministerio pri komerco, diris, ke la ĉina registaro decidis liveri al la ĉilia registaro monhelpon de miliono da usonaj dolaroj por ĝia savado. La ĉina registaro liveros diversmanieran humanisman helpon laŭ bezono de la regionoj plagitaj de la tertremo.